Hungara signolingvo

La Hungara signolingvo estas signolingvo precipe uzita de hungaroj, kaj pleje uzata en Hungario kaj ĝiaj najbarlandoj, pleje de surduloj, interpretistoj, malfacile aŭdantaj uloj aŭ tiuj kiuj havas iun parolmalkapablon. Ĝi estas oficiala lingvo en Hungario ekde 2009.[1] Ĝi apartenas al la Franca signolingvofamilio, sed ĝi havas multan signojn, kiuj samas al signoj de Aŭstria kaj Ĝermana signolingvoj. Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas signolingvoj de plimultaj popoloj de najbaraj landoj, kaj la Pola signolingvo.[2] Ĝia historio komencis en la komenco de 19a jarcento, kiam oni fondis lernejon por surduloj en Vác. Ĝi havas sep dialektojn laŭ lernejoj por surduloj en urboj Budapest, Debrecen, Eger, Kaposvár, Sopron, Szeged kaj Vác. Ĝi ne havas literaturan lingvon; oni komencis tion fari dum la unuaj jaroj la de 21a jarcento.

Ĝi estas sendependa lingvo, sed ankaŭ la Hungara lingvo efikis al ĝi, ekzemple al vortordo. La signumita hungara uzas gramatikon de hungara lingvo kun signoj de hungara signolingvo. Surduloj signumantaj inter ili uzas mundbildon nur por nomoj por pli riĉa mimiko.

  1. [1]
  2. Bickford, 2005. The Signed Languages of Eastern Europe

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne